|
Decidita en Lübeck la 28-an de oktobro 1995de la 41-a orda kongreso de Europa-Union Deutschland
Euxropo kiel prosorta komunumo Euxropo estas prosorta komunumo. La Euxropa civiliza procezo,kia gxi estis iniciatita de niaj prapatroj kaj ni,kondukis nin al evolusxtupo,sur kiu cxiuj interdependas. Tiun komunan sorton ni povas aktive kunformi aux pasive elteni. La konservado de la paco,la protektado de nia vivmediokaj la organizado de digna vivo por cxiujpostulas komunan politikon.Unuigi Euxropon signifas doni la respondonal la historia defio de la nuntempo kaj la suferplenaj spertoj de la pasinteco. Cxiu Euxropano estas alvokata,respondece kunlabori en la konstruo de Euxropa packomunumo. Euxropo kiel provalora komunumo Euxropo estas antaux cxio provalora komunumo.La celo de la Euxropa unuigxa verko estas la konservado,la konsciigo, la kritika ekzamenado kaj la pluevoluigode tiuj valoroj.Ili bazigxas sur komuna juro,en kiu la libereco de la individuokaj la respondeco al la komunumotrovis esprimon.La Euxropaj bazaj valoroj situas en la konfeso detoleremo, humaneco kaj frateco. Konstruante sur la historiaj radikoj de la antikveco kaj de la kristanismo,Euxropo dum sia historio pluevoluigis la tradiciajn valorojnper la renesanco, la humanismo kaj la racionalismo.Tio kondukis al demokratia ordo,al la gxenerala respektado de la bazaj kaj homaj rajtojkaj al la konstitucieco. La kulturaj kaj artaj kreajxojestigxintaj en fekunda interefiko,la malkovro de la naturaj legxoj kaj ilia apliko por la bono de la homoj,la kritika pensado en ekkono kaj jugxado efikis,ke la homoj povas pace kunvivi kaj kunlabori,en libera decido pri si mem kaj sen mizero.Euxropo disvastigis tiujn valorojn en la tuta mondo.Tiel nia kontinento farigxis patrino de revolucioj en la moderna mondo. Euxropo foje kaj refoje pridubigis siajn proprajn valorojnkaj pekis kontraux ili.Post erao de senbrida naciismo, de imperiismo kaj de totalismola Euxropanoj komencis fari liberecon, justecon kaj demokrationprincipoj de siaj intersxtataj rilatoj.Tio malfermis la vojon al paca kaj libereca estonteco en Euxropo.La divido de nia kontinento malhelpis,ke cxiuj sxtatoj de Euxropo povu partopreni en tio. La plureco de la Euxropa evolua procezo kaj la neceso dekreiva formado de nia komuna estonteco postulas federacian strukturonde nia intersxtata ordo,en kiu povas ekesti sento de Euxropa komuneco kaj per tiokomuna konscio de Euxropa identeco. La Euxropa identeco postulas la liberan intersxangxon de personojkaj ideoj kaj trovas esprimigxon en la komuna protekto de niaj valoroj.Gravaj pasxoj tien estas la konvencio de la homaj rajtoj kaj bazaj liberecojde 1950,la komunuma cxarto de la bazaj socialaj rajtoj de 1989 kajla kreado de Euxrop-Unia civitaneco. La demokratio en la Euxropa Unio devas farigxi spertebla por la civitanoj. Euxropa kiel vivokomunumo Por ke la Euxropa Unio farigxu Euxropo de la civitanoj,gxi devas pluevolui al spertebla vivkomunumo.La civitano devas ricevi ebleconpli forte kunlabori en la Euxropa unuigxa procezo.Pro tio oni fortigu la demokratiajn kaj federaciajn strukturojnkaj igu la unuopajn decidmekanismojn kaj politikajn kampojnpli travideblaj.Cxe gravaj reformaj projektoj necesas gxustatempe informicxiujn civitanojn kaj partoprenigi ilin en publikaj diskutoj. La Euxropa Unio por tio bezonas klaran kaj kompreneblan konstitucion,en kiu rajtoj kaj devoj de la civitanoj kaj de la membro-sxtatojestas senambigue difinitaj,la taskoj kaj funkcioj de la organoj klare priskribitaj,kaj kiu ebligas al cxiuj,alproprigi al si la bazajn valorojn de la komuna Euxropo. Euxropo bezonas kulturan kaj klerigan politikon en la Unio kajen la membro-sxtatoj,kiu favoras la Euxropan identecon.Tia politiko konsciigu la komunajn radikojn kaj valorojnkaj la plurecon de Euxropo.Celo devas esti elformi toleremon al aliaj homoj kaj kulturoj,konvinki la gecivitanojnpri la Euxropa ideo kaj kapabligi ilin al kunlaboro pri la Euxropa unuigxo.La interkomprenigxon necesasprogresigi per la lernado de fremdaj lingvoj jam en la antauxlerneja agxo. En komuna Euxropo necesas tiel pluevoluigi la unian civitanecon,ke cxiuj gecivitanoj en cxiuj membro-sxtatoj havu samajn rajtojn kaj devojn.
Euxropo kiel ekomomia kaj sociala komunumo: Post du suferplenaj mondmilitojEuxropo kaptis la sxancon de gxisfunde nova politiko. La unua pasxo estis la fondo de la Karba kaj Sxtala Unio fare de ses sxtatoj,kiu submetis la milite plej gravajn bazmaterialajn industriojnal komuna auxtoritato.Surbaze de tio evoluis la Euxropa Ekonomia Komunumo kaj fine laEuxropa Unio.Tio kondukis al interna paco de la membro-sxtatojkaj al prospero, kiajn ankoraux neniu generacio en Euxropo povis sperti. Dolora tamen estis la disigo de Euxropo.La sistemo reganta la orienton dum duona jarcento fine pereispro siaj internaj kontrauxdiroj,ankaux cxar ekonomia libereco kaj individua kaj entreprena respondeco tie ne estis eblaj. La ekonomio farigxis motoro de la Euxropa unuigxo.Malgraux grandaj sukcesoj, mankoj aktuale estas videblaj.Ekonomia sukceso ne estas suficxa bazo por Euxropa identeco.Ekonomio estas por la homoj,la sociala orientigxo de la ekonomio devas esti rimarkebla. Al la Euxropa identeco apartenas modela sociala komunumo,kondukanta al solidara disdivido de taskoj, rimedoj kaj prosperointer cxiuj partoj de Euxropo.Prioritata celo en la Euxropa Unio estas la forigo de senlaboreco. La imposta sistemo devas esti travidebla, komprenebla kaj homogena en la Unio. La protekto de nia vivmedio kaj la konservado de la naturo kajper tio la sekurigo de la komuna vivospaco farigxis centra tasko de Euxropo.Euxropo -- kie komencigxis la industria revolucio --devas agi modele en la vivmedia politiko kaj fari iniciatojn,por ke per tutmonda kunagado la tero restu vivinda ankaux por niajidoj. Euxropo kiel respondec-komunumo En la hodiauxa monda socio,en kiu ni cxiuj farigxis interdependaj,la Euxropa Unio portas apartan respondecon.Nia kontinento estas ekonomie kaj politike intime ligita kunmultaj regionoj de la mondo.Konfliktoj kaj krizoj interne kaj ekstere de Euxropo egale minacascxiujn Euxropajn sxtatojn kaj civitanojn.Nur kunagema, solidara kaj unuigxinta Euxropo povas efike helpial la solvado de problemoj en la mondo.Interkontrauxecoj en la Euxropa politiko ne konformas al la respondecokaj povas konduki nur al kaoso. Tutmonda respondeco havas diversajn dimensiojn.Gxi signifas kunagadon en la prevento de konfliktojkaj arbitraciado en la komuna ekstera kaj sekureca politikoj.Sed gxi enkludas ankaux komerc-politike kaj ekologie justan kajhelpeman agadon rilate al aliaj mondaj regionoj. Per sia paca integrigxo kaj siaj valoroj,la Euxropa Unio estu modelo.Al tio apartenas precipe la protektado de la homaj rajtojkaj de la minoritatoj.Tiel Euxropo sukcesos konservi ankaux sian propran heredajxon. Estas en la intereso de la Euxropa Unio,malfermi al la sxtatoj mez- kaj orient-euxropaj,kiuj konfesas komunan Euxropon kaj gxiajn valorojn,la vojon en la Union kaj subteni iliajn aligxklopodojn.Kadre de la Unuigxintaj Nacioj la Euxropa Unio devastranspreni pli grandan respondecon por la paca evoluo de la mondokaj unuvocxe paroli en la mondo. Survoje al Euxropa identeco Por ke el tiuj celoj kaj konvinka praktika politikopovu kreski la Euxropa identeco,ni kadre de la Euxropa Unio taksas nepraj:
Libereco, paco, homa digno, egalrajteco kaj socia justecoestas niaj plej altaj bonoj.Por ilin sekurigi kaj pluevoluigi,Euxropo bezonas morale konvinkan politikan formonkaj solidarecan politikon,kiu fortigas la Euxropan senton pri komuneco,igas la Euxropan Union kredinda,kaj je kiu povas fieri ni Euxropanoj.Kiam tio estos atingita,tiam ekzistos ankaux pli forta Euxropa identeco.
Pri la estigxo de la cxarto: Instigite de la poeto-prezidanto de la Cxehxa Respubliko V\aclav Havel,kiu la 8-an de marto 1994 en sia parolado antaux la Euxropa Parlamentoen Strasburgo postulis cxarton de Euxropa identeco,la 40-a kongreso de la Euxropo-Unio je 1994-11-05 en Bremen decidise
|
|
Englisch-
Französisch -
Italienisch -
Spanisch -
Deutsch |
| EUD
INTERNET ONLINE TEAM Webmaster: Hajo Becker - webmaster@europa-web.de |